Unua paĝo >> Aktualaĵoj


120 milionoj da ĉinoj laboras en privata ekonomio

Laŭ la plej freŝa statistiko de la Ŝtata Industria kaj Komerca Administracio de Ĉinio, en la pasinta jaro la nombro de homoj laborantaj en privata ekonomio atingis 120 milionojn, kreskinte je 10% kompare kun tiu en la jaro 2005 kaj konsistigante pli ol 15% de la totala nombro de laboruloj de la tuta lando.

La privata ekonomio jam fariĝis grava forto por antaŭenpuŝi ekonomian kreskadon, altigi financan enspezon, akceli labordonadon, vigligi merkaton kaj en la urboj kaj en la kamparo kaj stabiligi la socion.

Koncerna respondeculo de la menciita administracio diris, ke Ĉinio, kiel antaŭe, senŝanceliĝe instigos, subtenos kaj direktos disvolviĝon de la privata ekonomio.