Lastatempe publikiĝis Libro de Ŝuj-nacio de Ĉinio, kies
eldonado estis subvenciata de la programo por ordigo de ĉinaj klasikaĵoj.
La libro konsistas el ideogramoj kaj historiaj dokumentoj de Ŝuj-nacio
en Guizhou-provinco de Ĉinio.
La libro estas unika kultura heredaĵo de Ŝuj-nacio.
Ĝi estas konata kiel viva fosilio de hieroglifo krom Dongba-hieroglifo
de Naŝi-nacio. En 2006 folkloro de la Libro de Ŝuj-nacio de
Ĉinio estis enlistigita de la ĉina registaro kiel ŝtatnivela
nemateria kultura heredaĵo.
La libro konsistas el 1453 volumoj.
|