La 8-an de majo, Jiang Yu, proparolantino de la Ministerio
de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris, ke la 2007-a-jara raporto publikigita
de la tiel nomata Komisiono pri Internacia Religia Libereco arogante
faris komenton pri la religia situacio de iuj evoluantaj landoj
inkluzive de Ĉinio. La parto koncerna al Ĉinio, plena de senscio
kaj antaŭjuĝo, distordis kaj atakis religiajn kaj nacimalplimultajn
politikojn de Ĉinio. Ĉinio esprimas fortan malkontenton kaj firman
oponon kontraŭ tio.
Ŝi diris, ke la ĉina registaro laŭleĝe protektas liberecon
de popolo en religia kredo kaj la ĉinaj civitanoj laŭleĝe ĝuas plenan
liberecon en religia kredo; tio estas klara fakto. La komisiono
devas ĉesigi intervenon en internajn aferojn de aliaj landoj per
religia problemo.
|