Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio protektas lingvojn de nacimalplimultoj

Laŭ informo de la Ŝtata Komisiono por Etnaj Aferoj de Ĉinio, Ĉinio alprenas plurajn rimedojn por protekti nacimalplimultajn lingvojn, kiuj troviĝas en minaco de pereo.

En Ĉinio iuj nacimalplimultaj lingvoj, ekzemple tiuj de la nacioj Ŝeo, Gelaŭo kaj Heĝeo, troviĝas en minaco de pereo.

Ĉinio organizas koncernajn specialistojn al profunda enketado pri tiuj lingvoj kaj al notado, priskribado kaj konservado de materialoj pri tiuj lingvoj, eldonas fakajn verkojn kaj vortarojn, fondas fonetikan bankon pri tiuj nacimalplimultaj lingvoj, registras kaj konservas aŭdo-vidajn materialojn pri tiuj lingvoj.

Ĉinio ĉiujare kompilas kaj eldonas pli ol 3 500 specojn de lernolibroj de nacimalplimultaj lingvoj kun la totala nombro de 100 milionoj da ekzempleroj.