Lastatempe, gvidanto de la Ĉina Ŝtata Petrola kaj Naturgasa
Korporacio deklaris, ke oni malkovris en Bohai-maro en norda Ĉinio
olekampon kun rezervokvanto de miliardo da tunoj. Antaŭkalkulo montras,
ke en 2012 oni havos produktan kapablon de 10 milionoj da tunoj.
Li diris, ke 7 dekonoj de 10 milionoj da tunoj estos
akiritaj per mara ekspluato kaj 3 dekonoj de tiuj estos akirita
per tera ekspluato.
|