Lastatempe, Yuan Longping, patro de hibridigo de rizo
kaj akademiano de la Inĝenieria Akademio de Ĉinio estis elektita
kiel fremdlanda akademiano de la Ŝtata Akademio de Sciencoj de Usono
(ŜASU). Li ankaŭ ĉeestis la Jar-kunvenon de Akademianoj de ŜASU
kune kun aliaj kelkcentoj da eminentaj sciencistoj.
Ralph J. Cicerone, la plenuma prezidanto de la jar-kunveno
kaj direktoro de ŜASU, diris, ke la hibridigita rizo inventita de
Yuan Longping kreis miraklon en la mondo, kaj la greno pliproduktita
pro disvastigo de rizhibridigo povas vivigi 70 milionojn da homoj,
tio multe kontribuis al la grena sekureco de la mondo.
ŜASU fondiĝis en 1863 kaj Yuan Longping estas ĝia 10-a
ĉina akademiano. Ankaŭ Bai Chunli, akademiano kaj konstanta vicdirektoro
de la Ĉina Akademio de Sciencoj estis elektita kiel akademiano de
ŜASU.
|