La 9-an de majo, Wan Gang, ĉina ministro de scienco
kaj teknologio, diris en Pekino, ke Ĉinio antaŭenpuŝos internaciajn
interŝanĝon kaj kunlaboron en la esplorado de bazaj sciencoj kaj
avangarda tekniko kaj industriigo de alta teknologio.
Ĉeestante al ceremonio de premiado por ĉina internacia
scienca-teknologia kunlaboro de la jaro 2006, Wan Gang diris, ke
Ĉinio devas pliintensigi internacian scienca-teknologian kunlaboron
precipe en utiligo de fueloj, en la flankoj de vivo kaj sano, klimato
kaj medio kaj aliaj gravaj fakoj, kompakte rilataj al ekzistado
kaj evoluo de la homaro, por frue akiri fruktojn en tiuj ĉi flankoj.
Li esprimis, ke Ĉinio plilarĝigos kunlaboran kanalon,
kreos novan kunlaboran manieron, starigos kompaktan kontakton kun
diverslandaj esploraj institucioj kaj sciencistoj, subtenos diversajn
kunlaboron kaj esploron, kaj klopodos por enkonduki eminentajn fakulojn
kaj teknikajn resursojn.
|