Unua paĝo >> Aktualaĵoj


La 7-a Tutlanda Handikapula Sportkunveno de Ĉinio inaŭguriĝis en Kunming

Vespere de la 12-a de majo inaŭguriĝis en Kunming, Yunnan-provinco, la 7-a Tutlanda Handikapula Sportkunveno de Ĉinio. Ĝi konsistas el atletiko, naĝado, halterlevo, pafado kaj aliaj 16 disciplinoj. En la sportkunveno el la plej multaj disciplinoj kaj kun la plej multnombraj sportistoj en la historio, partoprenis pli ol 3000 sportistoj de 35 delegacioj el 31 provincoj, aŭtonomaj regionoj, municipoj, la Produkta kaj Konstrua Korpuso de Xinjiang, Hongkong kaj Makao. En la 13-20-a la konkursoj okazas en Kunming kaj alia urbo Yuxi.

La ĉi-foja sportkunveno estis okazigita de la Ĉina Handikapula Federacio, la Ŝtata Sporta Administracio kaj la Sporta Asocio de Ĉinaj Handikapuloj, kaj gastigita de la popola registaro de Yunnan-provinco. La Handikapula Sportkunveno okazanta en ĉiu kvara jaro jam fariĝis la scenejo, kie handikapuloj montras sian vivpovon kaj alvokas humanismon, kaj la tuta socio omaĝas amon al handikapuloj kaj konstruas civilizacion kaj progreson. Ĝi estas ankaŭ grava provludo por la Handikapulaj Olimpikoj en 2008.