La 12-an kaj 13-an ĉi-monate ĉina ĉefministro Wen
Jiabao, slovena ĉefministro Janes Jansa kaj kroata ĉefministro Ivo
Sanader reciprokis gratulajn telegramojn okaze de la 15-a datreveno
de la establo de diplomatiaj rilatoj. En la telegramoj ili alte
taksis la pozitivajn flankojn de la dulandaj interrilatoj en la
pasintaj 15 jaroj post establo de diplomatiaj rilatoj kaj esprimis,
ke la du flankoj klopodos mano-en-mane por antaŭenpuŝi ambaŭflankajn
interrilatojn kaj feliĉigi la dulandajn popolojn. Gratulajn telegramojn
reciprokis ankaŭ ministroj de eksteraj aferoj de Ĉinio, Slovenio
kaj Kroatio.
|