Je 0:01 en la 14-a de majo Ĉinio sukcese lanĉis la
niĝerian telekomunikan sateliton n-ro 1 per la transporta raketo
Changzheng-3B en la Xichang-a Satelito-lanĉa Centro.
Tio estas la unua fojo, ke Ĉinio liveris al fremdlanda
kliento kompletan servon de komerca satelito per raketo, satelito
kaj satelito-lanĉado. La satelito estos transdonita al Niĝerio post
provado surorbita.
|