Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Inaŭguriĝis en Pekino la 36-a Monda Konferenco pri Periodaĵoj

La 14-an de majo inaŭguriĝis en Pekino la 36-a Monda Konferenco pri Periodaĵoj. Ĝia ĉeftemo estas "Gazetaro riĉigas vian mondon". Pli ol mil personoj pri la periodaĵa eldonado el 45 landoj kaj regionoj kune diskutas pri defioj kaj ŝancoj alfrontataj de periodaĵoj.

La konferenco okazanta en ĉiu dua jaro estas organizita de la Federacio Internacia de Periodaĵoj, kiu fondiĝis en 1925.