Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio subtenas necesan kaj racian reformadon de la Sekureca Konsilio de UN

La 16-an de januaro Liu Jianchao, proparolanto de Ĉina Ministerio de Eksteraj Aferoj, diris, ke Ĉinio subtenas necesan kaj racian reformadon de la Sekureca Konsilio de UN por altigi aŭtoritatecon kaj efikecon de la konsilio.

Li konfirmis, ke la ĉefministroj de Ĉinio kaj Japanio interŝanĝis opiniojn pri reformado al la Sekureca Konsilio de UN en la Orient-Azia Pinta Konferenco.