 La
15-an de majo Jiang Yu, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj
Aferoj de Ĉinio, rimarkigis, ke la 60-a Asembleo de la Monda Sana
Organizo (MSO) rifuzis la proponon akcepti Taiwan kiel membrolandon
de MSO.
 Jiang
diris, ke la 14-an de majo laŭ la pekina tempo la 60-a Asembleo
de MSO okazis en Ĝenevo. Subinstigite de la taiwan-a aŭtoritato,
iuj landoj proponis meti en la tagordon la peton aligi Taiwan kiel
membrolandon de MSO. Tio estis oponita de plejmultaj membrolandoj
de MSO kaj rifuzita de la asembleo. MSO estas institucio de UN,
konsistanta el suverenaj ŝtatoj, kaj Taiwan ne rajtas aliĝi al ĝi.
La rifuzo de MSO montris ankoraŭfoje, ke la principo de unu Ĉinio
estas komuna kono de la internacia socio, kaj neeble realiĝos la
intenco de la taiwan-a aŭtoritato fari leĝan sendependiĝon de Taiwan
en la internacia komunumo sub la preteksto de sanaj aferoj.
|