Unua paĝo >> Aktualaĵoj


15-a jarkunveno de la Azia Kardiovaskula Kirurgia Asocio en Pekino

La 17-an de majo okazos en Pekino la 15-a jarkunveno de la Azia Kardiovaskula Kirurgia Asocio. Ĝin ĉeestos pli ol mil kardiovaskulaj kirurgoj ĉinaj kaj alilandaj.

Wu Qingyu, prezidanto de la jarkunveno kaj ĉina kardia kirurgia profesoro, diris, ke la jarkunveno okazos unuafoje en Ĉinio de la pasintaj 15 jaroj, konfirme al la rapida disvolviĝo de la ĉina kardia kirurgio en la lastaj jaroj. En la jarkunveno oni faros interfluon pri nova progresado, disvolva tendenco, klinikaj spertoj kaj baza esplorado de kardiovaskula kirurgio.