|  
  La 16-an de majo jarkunveno de la Konsilio de la Afrika 
              Disvolva Banka Grupo de 2007 inaŭguriĝis en la Internacia Kongresa 
              Centro en Ŝanhajo. Ĉina ĉefministro Wen Jiabao faris paroladon en 
              la inaŭguro. 
              La kunvenon ĉeestis Paul Kagame, prezidento de Rvando, 
              Pedro Pires, prezidento de Verdakabaj Insuloj, Marc Ravalomanana, 
              prezidento de Madagaskaro kaj Donald Kaberuka, estro de la Afrika 
              Disvolva Banko. 
              La temo de la jarkunveno estas "Afriko kaj Azio 
              - disvolvaj partneroj". Oni diskutos pri infrastruktura konstruado 
              en Afriko, tutregioniĝo kaj forigo de malriĉeco.   La jarkunveno unuafoje okazis en Azio kaj duafoje ekster 
              Afriko. Du tagojn daŭros la jarkunveno kune gastigita de la Ĉina 
              Popola Banko, koncernaj ministerioj kaj la ŝanhaja registaro. 
              Zhou Xiaochuan, estro de la Ĉina Popola Banko, servis 
              kiel prezidanto de ĝia konsilio. En la kunveno partoprenis ĉ. 2000 
              personoj, kiaj ministroj de financo, ekonomio kaj industrio de la 
              membrolandoj kaj estroj de centraj bankoj kaj reprezentantoj de 
              la Monda Banko, la Internacia Mon-Fonduso, financaj disvolvaj institucioj 
              kaj neregistaraj organizoj. 
             La Afrika Disvolva Banko establiĝis en 1964 kun la konsilio 
              kiel ĝia plej alta decida institucio. Ĝi havas 77 membrolandojn, 
              inkl. de 53 afrikaj landoj kaj 24 landoj ekster Afriko. Ĉinio aliĝis 
              al ĝi en 1985. 
                     
 |