Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Plejparto de la akvo en Tibeto estas nepoluita

Plejparto de la akvo de Tibeto estas nepoluita kaj ĝia kvalito estas bona. Zhang Yongze, direktoro de la Mediprotekta Buroo de la Tibeta Aŭtonoma Regiono, diris, ke oni faras konstruadon por protekti fonton de trinkakvo en iuj subregionoj kaj urboj, kaj 48 ekzamenejoj de akva kvalito estis fonditaj. Tibeto komencis laboron por preventi akvan poluon en ĉefaj besenoj kaj lokoj.