Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinaj sciencistoj gajnis premiojn de la Eŭropa Geoscienca Unio

La 17-an de majo Wang Pinxian kaj Liu Dongsheng, membroj de la Ĉina Akademio de Sciencoj, gajnis premiojn de la Eŭropa Geoscienca Unio. Tio estas la unua fojo, ke ĉinaj sciencistoj akiris tiun premion. Wang gajnis la premion de Milankovitch pro sia studo pri paleooceano de la okcidenta Pacifiko kaj paleomusono, precipe tiu de la sudĉinia maro. Liu gajnis la premion de Humboldt pro sia atingo en la kampo de globa mediologio de Ĉinio, precipe la originala studo pri loeso, kio multe antaŭenigis la vicon de Ĉinio en tiu kampo mondsfere.

Streĉe disvolvante sciencojn pri la tero, planedoj kaj la spaco, la Eŭropa Geoscienca Unio, unu el la du plej grandaj geosciencaj unioj, disdonis 26 premiojn ĉi-jare.