Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉinio alte taksas kontribuon de Jacques Chirac

La 17-an de majo Jiang Yu, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris en Pekino, ke la ĉinaj registaro kaj popolo alte taksas la kontribuon de Jacques Chirac por disvolviĝo de rilatoj inter Ĉinio kaj Francio kaj inter Ĉinio kaj Eŭropo.

Jiang diris ankaŭ, ke Chirac estas bona amiko de la ĉina popolo. Dum sia 12-jara prezidenteco, li ĉiam traktis la rilatojn inter Ĉinio kaj Francio en strategia alteco, insistis pri la principo de unu Ĉinio, kontraŭis sendependiĝon de Taiwan kaj aktive antaŭenpuŝis duflankajn kunlaborojn. Dank’ al lia klopodo multe disvolviĝis la ampleksaj strategiaj partneraj rilatoj inter Ĉinio kaj Francio.