La 19-an de majo Li Zechun, specialisto de meteologio
kaj akademiano de la Inĝenieria Akademio de Ĉinio, diris, ke en
la vetera prognozo dum la Pekinaj Olimpikoj en 2008, oni ne povas
uzi ambiguajn vortojn, ekzemple "probabla ebleco de pluvo",
sed devas certigi pluvon aŭ nepluvon en konkretaj sportejoj kaj
precizigi la tempon de pluvo je minutoj kaj horo.
Li diris, ke aŭgusto en Pekino estas pluvoza, kaj tiam
pluvas ofte, nome pluvas en ĉiu tria tago, kaj kvarono de la fojoj
de pluvo estas tondra ŝtormo. Laŭ la internacia kutima faro, se
okazos pluvo dum la matĉo de la Olimpikoj, oni devas malaperigi
ĝin. Kompare kun la ordinara vetera prognozo pri venontaj 24 horoj,
oni devas prognozi tion antaŭ 3 tagoj, kaj anoncas prognozon en
ĉiu tria horo. La enhavo de vetera prognozo inkluzivas gradojn de
venta forteco kaj humideco.
|