La 20-a de majo estas la 17-a "Tago de Helpo al
Handikapuloj" en Ĉinio. Laŭ raporto, la afero de handikapuloj
en Ĉinio sin trovas en transformiĝa periodo, t.e., ĝi turniĝas de
la pasiva "helpa formo" al la aktiva "formo de garantio
de rajtoj kaj interesoj".
En Ĉinio jam fondiĝis pli ol du mil juro-helpaj laborejoj
por handikapuloj, por protekti iliajn leĝajn rajtojn kaj interesojn.
La nove amendita "Leĝo pri Garantio por Handikapuloj"
estos publikigita kaj ekpraktikata en la jarfino aŭ en komenco de
la venonta jaro.
 Por
oportunigi la medion de handikapuloj, la Ĉina Federacio de Handikapuloj
kaj konstruaj departementoj disvolvas la laboron de senbaraj urboj,
por formi "senbaran" sistemon.
En Ĉinio estas 82.96 milionoj da handikapuloj, je 6.34%
de la totala loĝantaro de Ĉinio. Antaŭ nelonge la ĉina registaro
subskribis la "Konvencion pri Rajtoj de Handikapuloj"
de UN, kaj tio alportas novajn ŝancojn kaj defiojn al la laboro
por garantii rajtojn kaj interesojn de la handikapuloj.
Deng Pufang, prezidanto de la Ĉina Federacio de Handikapuloj,
refoje substrekis la problemon de protektado de rajtoj kaj interesoj
de handikapuloj, precipe tiun de labordonado kaj edukado.
|