La 21-an de majo, kunvenis en Pekino 10 astronaŭtoj
el Ĉinio, Francio, Kanado, Rusio, Usono kaj Aŭstrio, kaj pli ol
100 sciencistoj el diversaj lokoj. Ili kune diskutis vivon, laboron
kaj esploron de homo en la spaco.
Samtage, inaŭguriĝis la 16-a Simpozio "Homo en
Spaco" de la Internacia Astronaŭtika Akademio.
|