Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ĉina registaro monhelpos lernantojn de malriĉaj familioj

La 21-an de majo, la Ministerio de Eduko de Ĉinio anoncis, ke por helpi lernantojn de malriĉaj familioj en ilia nedeviga edukado, la ĉina registaro donos al ili stipendion kaj krediton aŭ reduktos ilian lernopagon. Statistiko montras, ke en la lasta jaro la ĉina centra financo rekte asignis 1.8 miliardojn da juanoj por stipendii lernantojn en ilia supera edukado kaj meza profesia edukado.

Sur tiu bazo, en la aŭtuna semestro de la kuranta jaro la ĉina registaro grandmezure altigos monhelpon kaj grandigos la nombron de helpataj lernantoj. Laŭ la novaj politikoj ĉiujare la sumo de monhelpo al tiuj lernantoj atingos 50 miliardojn da juanoj.