Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Ekspozicio Kontraŭ Stimulaĵo en Olimpikoj en 40 Jaroj okazigita en Pekino

La 17-an de januaro, la Pekina Scienca kaj Teknologia Komitato de Olimpikoj, la Pekina Organiza Komitato de la Olimpikoj kaj la Ĉina Olimpika Komitato kune aranĝis en Pekino ekspozicion "Pasinteco kaj Estonteco — Kontraŭ Stimulaĵo en Olimpikoj en 40 jaroj".

Per abundo da fotoj kaj tekstoj la ekspozicio retrorigardas la disvolviĝon de oponado kontraŭ stimulaĵo en Olimpikoj. Malsame al antaŭa faro disvastigi scion pri opono kontraŭ stimulaĵo nur al profesiuloj, la nuna ekspozicio estas la unua fojo en la historio de la Olimpikoj por popularigi rilatan scion al la publiko.