Unua paĝo >> Aktualaĵoj


Inaŭguriĝis en Pekino foto-ekspozicio "Sutro-peta vojaĝo de Xuanzang"

Lastatempe inaŭguriĝis en la Ĉefurba Muzeo en Pekino foto-ekspozicio "Sutro-peta vojaĝo de Xuanzang".

Xuanzang (600 - 664 p.K.) estis tre eminenta bonzo en Tang-dinastio (618 - 917 p.K.), tradukisto de sutroj, vojaĝisto, pensulo, filozofo kaj misiulo por interkomunikiĝo inter Ĉinio kaj la eksterlando. En la jaro 627 p.K., li komencis vojaĝi al Hindio por peti sutrojn. Li vojaĝis 25 mil kilometrojn kaj konsumis 17 jarojn por la afero de studo de sutroj. Lia kontribuo por disvastigo de budhismo influis Japanion, Koreion kaj aliajn landojn. Reveninte Ĉinion, Xuanzang absorbite sin klinis super tradukado de la sutroj kaj tradukis sume 1335 volumojn da sutroj. Krome li verkis la libron "Notoj de la Okcidenta Regiono en Tang-dinastio", tre valoran por studo pri la antikva Hindio.