Lastatempe Ŝanhajo komencis konstrui ŝtatajn ekspoziciejojn
por partoprenantaj landoj de la Ŝanhaja Monda Ekspozicio (ŜME) en
2010.
La unue konstruotaj 16 ŝtataj ekspoziciejoj ĉefe estas
destinitaj por aziaj landoj. Inkluzive de kompletigaj komunuzaj
instalaĵoj kaj ĝardenoj, la totala areo de tiuj ekspoziciejoj areas
17 hektarojn. Tiuj ekspoziciejoj estos referenco por aliaj ŝtataj
ekspoziciejoj.
 Ŝanhajo
konstruos pli ol 100 ekspoziciejojn por ŝtatoj kaj internaciaj organizoj,
3 temajn ekspoziciejojn kaj 16 ekspoziciejojn por entreprenoj.
La konstruado de ekspoziciejoj de ŜME finiĝos en decembro
de 2009, kaj poste oni prove funkciigos ilin en la sekvanta duonjaro.
|