La 23-an de majo fermiĝis en Vaŝingtono la dua strategia
ekonomia dialogo inter Ĉinio kaj Usono. La fermon kune prezidis
Wu Yi, vicĉefministro de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio kaj speciala
delegito de ĉina prezidanto Hu Jintao, kaj Henry Paulson, financa
ministro de Usono kaj speciala delegito de usona prezidento George
W. Bush. Ili faris paroladon pri rezulto de la dialogo.
Wu diris, ke la komercaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono
konsistigas parton de la plej komplikaj komercaj rilatoj tutmonde.
Por bone trakti tiujn rilatojn kaj senĉese antaŭenigi komercajn
kunlaborojn inter la du landoj, Ĉinio kaj Usono devas havi saĝecon,
bravecon kaj kapablecon kaj fari kreivan laboron, sincerajn dialogojn
kaj interŝanĝojn, laŭ la principo “egalrajta interkonsiliĝo kaj
reciproka profitigo”. La dialogo estas bona kunlabora platformo
kaj ŝanco por la du landoj. Ĉinio deziras pere de tiu ĉi platformo
klopodi kune kun Usono por antaŭenpuŝi komercajn interrilatojn kaj
konstruivajn kunlaborojn de ambaŭ landoj.
Paulson
diris, ke post la unua strategia ekonomia dialogo inter Usono kaj
Ĉinio, la du flankoj diskutis la komunajn ekonomiajn interesojn
surbaze de reciproka respekto. La malferma kaj pozitiva sinteno
de Ĉinio dum tiu ĉi dialogo donis profundan impreson al Usono. La
komercaj rilatoj inter Usono kaj Ĉinio disvolviĝu laŭ la ĝusta vojo,
tio estas ege grava por la du popoloj kaj ankaŭ por la tutmonda
ekonomio. Usono kaj Ĉinio devas interŝanĝi opiniojn konstante, subigi
malakordon, teni ekvilibran disvolviĝon de la ekonomiaj interrilatoj
por efektivigi reciprokan profitigon kaj impulsi ekonomian kreskadon
ambaŭlandan kaj tutmondan.
La du flankoj decidis, ke la tria strategia ekonomia
dialogo inter Ĉinio kaj Usono okazos en Pekino decembre.
|