Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Publikiĝis piktogramoj de la Pekinaj Handikapulaj Olimpikaj Ludoj

La 23-an de majo la Organiza Komitato de la Pekinaj Olimpikoj publikigis la piktogramojn de la Pekinaj Handikapulaj Olimpikaj Ludoj en 2008. Ili, kun la sama ideo kaj stilo de la piktogramoj de la Pekinaj Olimpikoj kaj en baza formo de sigelilaj ideogramoj, konsistas el 20 bildoj pri pafado, atletiko, blindula golpilko, rulseĝa korbopilko kaj aliaj disciplinoj.

Dum la projektado de la piktogramoj oni kombinis la antikvajn ĉinajn ideogramojn gravuritajn sur bovaj skapoloj aŭ sur testudaj ŝeloj kaj tiujn gravuritajn sur bronzaĵoj, kun simplaj modernaj desegnoj. La piktogramoj en forta konstrasto de la koloroj nigra kaj blanka montras belajn sportajn trajtojn kaj la ĉinan kulturan karakteron.