Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Nombro de malriĉaj loĝantoj en la ĉina kamparo malmultiĝis je 228 milionoj

La 26-an de majo Liu Jian, vicestro de la gvida grupo pri helpo al malriĉuloj kaj ekspluatado sub la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, diris, ke post reformado kaj malfermo, la nombro de malriĉaj loĝantoj en la ĉina kamparo malmultiĝis de 250 milionoj en 1978 al 21 milionoj kaj 480 miloj en la pasinta jaro, reduktiĝinte je 228 milionoj.

Tion li diris en la oficisto-trejna kurso por helpo al malriĉuloj de la Ligo de Sudorient-Aziaj Landoj kaj Ĉinio, Japanio kaj la Korea Respubliko okazigita en la urbo Nanning en suda Ĉinio.

Ĉinio estas ununura lando en la mondo, kiu anticipe realigis la miljaran disvolvan celon de UN pri duonigo de malriĉaj loĝantoj. La Monda Banko opinias, ke sen kontribuo de Ĉinio, la nombro de tutmondaj malriĉaj loĝantoj plue multiĝus.