Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Komenciĝis ĉin-lingva kultura vojaĝo de lernejestroj de Britio

La 28-an de majo 110 britaj edukaj oficistoj, mez- kaj elementlernejaj direktoroj komencis la ĉin-lingvan kulturan vojaĝon en Pekino.

La aktivado estas grava parto de la Vojaĝo de Britaj Lernejestroj al Ĉinio. Ili vizitis ekspozicion pri eduka riĉfonto de la ĉinaj lingvo kaj kulturo, ĉeestis specialan kurson pri la ĉinaj lingvo kaj kulturo kaj vizitis ĉinajn mez- kaj elementlernejojn.

La ĉina lingvo furoras en Britio. Pli ol 400 mezlernejoj en Anglio funkciigis ĉin-lingvan kurson. Simon Thompson, respondeculo de la Brita Notley Supera Mezlernejo, eksplikis la kialon: "Niaj lernantoj tre interesiĝas pri la ĉina lingvo, ĉar Ĉinio fariĝas pli kaj pli grava ekonomia lando. Tial estas grave por niaj lernantoj lerni la ĉinan lingvon. Tio utilas por ili fari interfluon kun Ĉinio estonte."

La aktivado estas kune organizita de la Ŝtata Gvida Oficejo de Ĉinio por Disvastigi la Ĉinan Lingvon kaj la Brita Kultura Konsilio. En venontaj tagoj, la brita delegacio veturos al 7 provincoj kaj urboj de Ĉinio kaj vizitos la lokajn lernejojn.