 Laŭ
informo de la Ministerio de Komerco de Ĉinio, en la lasta jaro,
la importa kaj eksporta sumo de translima serva komerco de Ĉinio
atingis 191,75 miliardojn da usonaj dolaroj, je 22,1% pli multe
ol tiu de la jaro 2005.
Kompare kun tiu de la jaro 2005, la importa kaj eksporta
skalo de translima serva komerco de Ĉinio en la jaro 2006 havis
iom malgrandan deficiton. Rapide disvolviĝas nova serva komerco,
kiaj eksporto de komputila informadika servo kaj konsultiĝo kaj
financa serva importo. Hongkong de Ĉinio, Usono kaj Japanio okupas
la unuajn tri lokojn en la importa kaj eksporta merkato de Ĉinio
tiukampe.
|