 La
17-an de januaro, en simpozio de ĉina loĝantaro kaj disvolviĝo en
Pekino, specialistoj pri loĝantara problemo atentigas, ke Ĉinio
alprenu efikajn rimedojn por bremsi grandiĝon de seksa proporcio
de novnaskitoj.
Ekde 1980, influate de kulturo, ekonomio, socio kaj
aliaj faktoroj, iom post iom grandiĝas seksa proporcio de novnaskitoj.
Laŭ nuna kreska rapideco, en 2020 viroj 20-45-jaraj estos pli multaj
ol virinoj je 30 milionoj. Tio alportos multajn sociajn problemojn.
|