Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Sendependiĝo de Taiwan estas absolute malpermesata

La 30-an de majo Li Weiyi, proparolanto de la Oficejo pri Taiwan-aj Aferoj sub la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, reasertis en Pekino, ke la ĉeftero de Ĉinio absolute ne toleras "sendependiĝon de Taiwan" kaj absolute malpermesas la secesion de Taiwan disde Ĉinio fare de ajna homo en ajna nomo kaj per ajna formo.

Li diris, ke la Partio Minjin antaŭenpuŝas "plebisciton" por aliĝi al UN en la nomo de Taiwan, kun la celo ŝanĝi la pozicion de Taiwan kaj fari secesion de Taiwan disde Ĉinio. Li diris ankaŭ, ke la ĉeftero de Ĉinio alte atentas la eventon kaj severe avertas respondeculojn de la Partio Minjin kaj malmultajn personojn por "sendependiĝo de Taiwan". Li esperas, ke ili forlasos starpunkton pri "sendependiĝo de Taiwan" kaj tuj ĉesigos sian "secesian agadon".