La
30-an de majo okazis en Moskvo la 7-a Sesio de la Paca kaj Disvolva
Komisiono por Ĉina-Rusa Amikeco. Ĉina prezidanto Hu Jintao kaj rusa
prezidento Putin respektive adresis gratulon al la sesio.
Hu Jintao diris en la gratula mesaĝo, ke en la lastaj
dek jaroj, la komisiono okazigis centojn da aktivadoj kun riĉa enhavo
kaj faris valoran kontribuon por disvolvo de la strategiaj partneraj
interrilatoj de la du landoj.
Putin diris, ke en nur kelkaj jaroj la komisiono fariĝis
efika mekanismo kaj aŭtoritata organizo de kunlaboro de la du landoj,
akumulante riĉan sperton kaj ludante gravan rolon por plenumi koncernajn
aktivadojn kadre de ŝtataj jaroj de la du landoj en kultura interfluo,
entreprena kontaktado, akademia dialogo kaj aliaj flankoj.
|