Lastatempe ĉina vicĉefministro Wu Yi, diris, ke post
publikigo de la Leĝo pri Protektado de Rajtoj de Neplenkreskuloj
en la jaro 1991, la laboro por protekti rajtojn de neplenkreskuloj
akiris grandan progreson. Ŝi montris samtempe, ke sekvante disvolvon
de la socio kaj ekonomio, aperas multaj novaj situacioj kaj problemoj
en la kampo de protektado de neplenkreskulaj rajtoj.
Ŝi diris ankaŭ, ke Ĉinio faris kompletan revizion al
la leĝo, kaj la reviziita leĝo estos praktikata en la 1-a de junio.
Tio estas donaco al 300 milionoj da infanoj okaze de la Internacia
Infana Tago.
|