Je la 5-a kaj 34 minutoj de la 3-a de junio okazis
tertremo de 6.4 gradoj laŭ la skalo de Richter en la urbo Pu'er
de Yunnan-provinco, sudokcidenta Ĉinio. La centro de la tertremo
situas en la loko ĉe 34.4 gradoj de la norda latitudo kaj 101.1
gradoj de la orienta longitudo.
En la sinistro 3 homoj mortis, pli ol 300 homoj vundiĝis,
parto da konstruaĵoj kaj telekomunikaj instalaĵoj estis detruitaj.
Post la tertremo ĉinaj prezidanto Hu Jintao kaj ĉefministro
Wen Jiabao postulis, ke la Yunnan-a Komitato de la Komunista Partio
de Ĉinio kaj la Yunnan-a registaro bone organizu savadon. La laborgrupo,
konsistanta el koncernaj departementoj kaj sendita de la Ŝtata Konsilantaro
de Ĉinio, jam atingis la plagitan lokon posttagmeze de tiu tago
por fari kontroladon, konsoli lokajn popolanojn kaj helpi la lokan
registaron organizi savadon.
|