Antaŭ nelonge Sun Shoushan, vicestro de la Ĝenerala
Ĵurnalisma-Eldona Administracio de Ĉinio, diris, ke la diĝitaj apliko
kaj popularigo fariĝis natura tendenco kaj novapunkto de ekonomia
kresko en disvolvado de la ĵurnalismaj kaj eldonaj entreprenoj de
Ĉinio.
Laŭ statistiko, en la jaro 2006 la totala enspezo de
la diĝitaj eldonaj entreprenoj superis 20 miliardojn da juanoj (ĉ.
7.6 juanoj = 1 usona dolaro).
Li montris, ke en la sekvantaj kelkaj jaroj la administracio
forte antaŭenpuŝos diĝitigadon de eldonaj profitfontoj, kaj sub
premiso de protektado de intelekta proprieto, oni realigos maksimuman
kunĝuon de la enhavo, plirapidigos esploradon kaj ellaboradon de
la ĉefa normo kaj ŝlosila teknika kriterio de la eldonaj entreprenoj.
|