La 4-an de junio Wu Bangguo, prezidanto de la Konstanta
Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio, intervidiĝis en
Pekino kun Ricardo Alarcon de Quesada, prezidanto de la Popola Forto
de la Ŝtata Asembleo de Kubo.
Wu Bangguo alte taksis la interrilatojn de la du landoj.
Li diris, ke en la lastaj jaroj pro rekta gvidado kaj zorgado de
altaj gvidantoj de la du landoj, la kunlaboraj interrilatoj de Ĉinio
kaj Kubo stabile disvolviĝas kaj nun troviĝas en la plej bona periodo
en la historio.
Ĉinio dankas Kubon pro ĝia subteno en la problemoj
de Taiwan, Tibeto kaj homrajto. Ĉinio daŭre subtenas Kubon en ĝia
defendo de la ŝtata suvereneco kaj en ĝia batalo kontraŭ eksteraj
intervenoj. La du partioj kaj du landoj disvolviĝas laŭ siaj propraj
vojoj. Ĉinio deziras kune kun Kubo profundigi inter si politikan
fidon kaj antaŭenpuŝi pragmatan kunlaboron, akceli kunlaboron en
internaciaj aferoj, pliintimigi la interrilatojn de la du partioj
kaj de la du landoj kaj profitigi la du popolojn.
Ricardo Alarcon de Quesada konsentis kun Wu Bangguo.
Li diris, ke la partio kaj popolo de Kubo pliintensigos kiel antaŭe
la kunlaborajn interrilatojn de Kubo kaj Ĉinio.
|