La 4-an de junio Ma Kai, estro de la Ŝtata Disvolva
kaj Reformada Komisiono de Ĉinio, diris, ke Ĉinio esperas, ke la
evoluintaj landoj plifortigos kapitalan kaj teknikan subtenojn al
la evoluantaj por kune trakti klimatajn ŝanĝiĝojn.
Li montris, ke la "Kadra Konvencio de UN pri Klimataj
Ŝanĝiĝoj" speciale elmetis, ke la evoluintaj landoj ne nur
la unuaj reduktu ellason de la forceja gaso, sed ankaŭ liveru novajn
kaj ekstrajn kapitalon kaj teknikon, por ke la evoluantaj landoj
altigu kapablon en traktado de klimataj ŝanĝiĝoj.
|