La ĉina registaro konstruas administran sistemon por
trakti klimatajn ŝanĝiĝojn kaj naturajn plagojn, ekzemple inundo,
sekeco, dezertiĝo, ŝtormo, redukto de vegetalaro kaj malboniĝo de
ekologia medio.
La 4-an de junio Ĉinio publikigis la projekton por
trakti klimatajn ŝanĝiĝojn. Laŭ la projekto la ĉina registaro prenos
rimedojn leĝajn, ekonomiajn, administrajn kaj teknologiajn por redukti
gasan ellasaĵon, kaj investos 3 miliardojn da juanoj por establi
traktan administran sistemon por la centra kaj lokaj registaroj
en la venontaj 5 jaroj.
Julie de 2005, Ĉinio instalis traktan administracion
de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, la plej alta komandejo de tiu
ĉi sistemo en Ĉinio.
|