La 5-an de junio s-ino Jiang Yu, proparolanto de
la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris en Pekino, ke por
sia politika celo Usono faras jaro post jaro kritikon kaj atakon
al Ĉinio pri la politika tumulto en 1989, per tio Usono malobservis
la bazan kriterion de la internaciaj rilatoj kaj krude intervenis
en internajn aferojn de Ĉinio. Ĉinio esprimas siajn fortan malkontenton
kaj firman oponon kontraŭ tio.
Antaŭ nelonge, proparolanto de la ŝtata departemento
de Usono faris "skriban parolon" pri la politika tumulto
okazinta en Pekino en 1989. Demandite de ĵurnalisto pri tio, Jiang
diris, ke tiu ĉi politika tumulto jam havis eksplicitan konkludon
antaŭ longe. De la lastaj 20 jaroj stabilas la ĉina socio, evoluas
la ĉina ekonomio, senĉese progresas la demokratia kaj leĝ-sistema
konstruado en Ĉinio, kaj la ĉina popolo laŭleĝe ĝuas la homrajtan
liberecon. La ĉinaj registaro kaj popolo firme kaj senŝanceliĝe
marŝos laŭ la socialisma vojo kun la ĉina trajto.
Jiang diris ankaŭ, ke Ĉinio postulas, ke Usono ĉesigu
sian eraran agadon kaj introspektu siajn proprajn problemojn seriozajn
pri la atencado de homrajtoj en- kaj eksterlande.
|