La 6-an de junio okazis en Pekino kunsido memore al la 10-jariĝo
de praktiko de la Baza Leĝo de la Hongkong-a Speciala Administra
Regiono. Ĝin ĉeestis Wu Bangguo, prezidanto de la Konstanta Komitato
de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio, Zeng Qinghong, ĉina vicprezidanto,
Tung Chee-hwa, antaŭa administra ĉefo de la Hongkong-a Speciala
Administra Regiono, Donald Tsang, administra ĉefo de la Hongkong-a
Speciala Administra Regiono, kaj fakuloj de la ĉina ĉeftero kaj
Hongkong.
Wu Bangguo diris, ke krom prefaco, la leĝo konsistas
el 9 ĉapitroj, 160 artikoloj kaj 3 aneksaĵoj. Ili koncernas diversajn
aferojn de la regiono, sed la spirito de la leĝo estas "unu
lando kun du sistemoj". Oni devas bone kompreni la esencon
de la leĝo, senŝanceliĝe praktiki la politikon "unu lando kun
du sistemoj" kaj observi la leĝon.
Donald Tsang diris, ke post sia reveno al la patrolando
kaj sub la garantio de la baza leĝo, Hongkong konservas siajn internaciajn
trajtojn, praktikas leĝan administradon kaj ĝuas diversajn liberecojn.
Dank' al prizorgado kaj subteno de la centra registaro kaj sia propra
strebado, Honkong jam akiris gravajn fruktojn, kaj tio estas ĝenerale
konfirmita de la internacia komunumo. La 10 jaroj de la praktikado
de la leĝo estas jaroj, en kiuj la centra registaro regajnis sian
suverenecon super Hongkong kaj Hongkong praktikis sian altan aŭtonomecon.
|