La 17-an de januaro la Internacia Federacio de Universitata
Sporto deklaris en Torino, Italio, ke Shenzhen de Ĉinio gastigos
la Mondan Universitatan Sportkunvenon en Somero, 2011, venkinte
aliajn kvar kandidatajn urbojn.
Konkuro por gastigo de la mondaj universitataj sportkunvenoj
en somero kaj vintro, 2011, estas la plej arda en la historio de
la Monda Universitata Sportkunveno. Krom Shenzhen, la aliaj kvar
kandidatoj por la Monda Universitata Sportkunveno en Somero, 2011
estas Kazano de Rusio, Poznan de Pollando, Murcia de Hispanio, Gaoxiong
de Taiwan, Ĉinio.
|