Okaze de la 35-a monda tago de medio, ĉina vicĉefministro Zeng Peiyan
emfazis, ke Ĉinio devas mobilizi la tutan popolon kaj alpreni rimedojn
por solvi la problemon de klimato-ŝanĝiĝo; la tuta socio devas kune
labori por energi-ŝparo kaj poluo-redukto.
Zeng invitis mediprotektajn specialistojn kaj fervorajn
personojn pri mediprotektado al kunsido. Li diris, ke Ĉinio pluapaŝe
prenos rimedojn por energi-ŝparo kaj poluo-redukto, klopodos por
bremsi la tendencon de malboniĝo de la ekologia medio.
La temo de la ĉi-jara monda tago pri medio estas "Degelanta
glacio - atentata topiko"; la temo de la ĉina aktivado estas
"Poluo-redukto kaj socio kun bona medio".
|