La 7-an de junio ĉina prezidanto Hu Jintao ĉeestis en Berlino, ĉefurbo
de Germanio, la kolektivan intervidiĝon de gvidantoj de Ĉinio, Hindio,
Brazilo, Sud-Afriko kaj Meksikio.
Dum la intervidiĝo Hu Jintao montris sian opinion pri
kunlaboro de Ĉinio kun evoluantaj landoj en la nova situacio kaj
interŝanĝis kun la gvidantoj de la 5 landoj opiniojn pri la problemoj
kune priatentataj.
Laŭ invito de germana ĉefministro Angela Merkel, la
gvidantoj ĉeestantaj la kolektivan intervidiĝon partoprenos la dialogon
inter la Grupo el 8 Landoj kaj gvidantoj de evoluantaj landoj okazonta
en la germana urbeto Heiligendamm la 8-an de junio.
|