Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Mezaj kaj malgrandaj entreprenoj -- grava forto de ekonomia disvolviĝo de Ĉinio

La 7-an de junio s-ino Ou Xinqian, vicdirektoro de la Ŝtata Komisiono por Disvolvo kaj Reformado de Ĉinio, diris en Pekino, ke la produktovaloro de la mezaj kaj malgrandaj entreprenoj okupas nun 60% de la totala enlanda produktovaloro de Ĉinio. Tiuj entreprenoj ja fariĝis grava forto akcelanta ekonomian disvolviĝon de Ĉinio.

Ŝi diris en la gazetara konferenco okazinta en la sama tago, ke nun estas en Ĉinio 42 milionoj da mezaj kaj malgrandaj entreprenoj. Ili konsistigas 99% de la totala nombro de la ĉinaj entreprenoj kaj liveras pli ol 75% de laborpostenoj en urboj.

Ou Xinqian diris ankaŭ, ke estonte Ĉinio klopodos por plibonigi la disvolvan medion de tiuj entreprenoj, solvi malfacilojn en ilia monkolektado, intensigi ilian rektan monkolektadon kaj konstrui platformon por ilia ekspluatado de ekstera merkato.