Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Wen Jiabao vizitis ekspozicion de nemateriaj kulturaj heredaĵoj de Ĉinio

Por celebri la duan "Tagon de Kultura Heredaĵo" la Ministerio de Kulturo de Ĉinio okazigis en Pekino la 9-an de junio ekspozicion de nemateriaj kulturaj heredaĵoj de Ĉinio. Ĉina ĉefministro Wen Jiabao vizitis ĝin.

Tiu ĉi ekspozicio konsistas el novjara bildo, papertondaĵo, ombroteatro, pupteatro, tinkturo kaj teksado. Pli ol 1400 objektoj el diversaj lokoj estas ekspoziciataj. La ekspozicio elmontras ĉinajn riĉajn nemateriajn kulturajn heredaĵojn kaj la frukton en ilia protektado pere de teksto, reala objekto kaj surloka prezentado.

33 heredaĵoj de Ĉinio estis metitaj en la liston de la Mondaj Heredaĵoj de Unesko. Inter ili estas 24 kulturaj heredaĵoj, 5 naturaj heredaĵoj kaj 4 kulturaj kaj naturaj heredaĵoj. Krome, 4 nemateriaj kulturaj heredaĵoj, inkluzive de Kunqu-opero, ĉina antikva kordinstrumenta arto, Muqam de Xinjiang de Ĉinio kaj “Mongola Urtiin Duu” de Mongolio, estis metitaj en la liston de Nemateriaj Kulturaj Heredaĵoj de la Homaro.