La 10-an de junio oficiale komenciĝis en Pekino la Tutlanda Energioŝpara
Propaganda Semajno de Ĉinio 2007.
La temo de la semajno estas "ŝpari energion, redukti
ellason kaj disvolviĝi science". De la 10-a ĝis la 16-a de
junio diversaj lokoj de Ĉinio alprenas serion da propagandaj agadoj
pri energioŝparo.
Dum la semajno okazas en Pekino la Pekina Energioŝpara
kaj Medioprotekta Ekspozicio; la 12-an de junio oni fermas klimatizilojn
la tutan tagon en oficejoj de la Ministerio de Trafiko de Ĉinio;
dum la semajno, la klimatiziloj en oficejoj de la Anhui-provinca
registaro malfunkcias du horojn ĉiutage kaj liftoj ne haltas sub
la 6-a etaĝo; Ŝanhajo okazigas energioŝparan kaj medioprotektan
ekspozicion, internacian interŝanĝan kunvenon pri energioŝpara tekniko
kaj edukado pri energioŝparo.
|