La
10-an de junio Wu Yi kaj Alexander Zhukov, vicĉefministroj de Ĉinio
kaj Rusio, respektive faris paroladon en la rondtabla kunveno pri
ĉin-rusa kunlaboro de komerco kaj investo en Sankt-Peterburgo, Rusio.
Wu Yi emfazis, ke Ĉinio kaj Rusio devas kapti la ŝancon, daŭrigi
reciprokan profitigon por kuna disvolviĝo.
La rondtabla kunveno estas la ununura duflanka agado
dum la kuranta Sankt-Peterburga Internacia Forumo pri Ekonomio.
La du flankoj intertraktis pri estanteco kaj estonteco de la investa
kaj komerca kunlaboroj de la du landoj kaj prezentis detalajn proponojn
pri tio.
Post la kunveno Wu Yi kaj Alexander Zhukov subskribis
19 kunlaborajn kontraktojn pri maŝino, ekipaĵo, aŭto, agrikulturo,
fuelo, altaj scienco kaj teknologio kun la totala sumo de 2 miliardoj
da usonaj dolaroj.
|