Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉinio aliĝos al la "Interkonsento pri registara aĉetado"

La 11-an de junio Zhan Jingtao, direktoro de la Ŝtata Kaso sub la Financa Ministerio de Ĉinio, diris en la simpozio pri registara aĉetado de Ĉinio kaj la Eŭropa Unio okazinta en Pekino, ke Ĉinio ne ŝanĝos la promeson startigi intertraktadon pri aliĝo al la "Interkonsento pri registara aĉetado" ĉe la fino de la kuranta jaro.

Koncernaj fakoj estas sin preparantaj por startigi la intertraktadon; samtempe la sistemo de aĉetado de la ĉina registaro praktikiĝas en la tuta lando.