La
12-an de junio Qin Gang, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj
Aferoj de Ĉinio, diris en regula gazetara konferenco okazinta en
Pekino, ke la ĉina registaro firme kontraŭas, ke ajn lando kaj ĝia
registaro permesas al Dalai-lamao entrepreni ŝtatosplitan aktivadon
en ĝia teritorio. Ĉinio forte malkontentas kaj firme kontraŭas,
ke Aŭstralio permesas al Dalai-lamao viziti Aŭstralion spite la
principon kaj starpunkton de Ĉinio.
Dalai-lamao ne estas nura religia persono, sed estas
politika ekzilito, kiu longtempe entreprenas en aliaj landoj ŝtatosplitan
aktivadon kaj detruas solidarecon de la ĉinaj nacioj. Qin Gang diris,
ke Ĉinio jam faris interkonsiliĝon al Aŭstralio por esprimi sian
prizorgon. Ĉinio esperas, ke Aŭstralio povos rekoni la naturon de
splitisto de Dalai-lamao.
Qin Gang emfazis, ke la tibeta problemo tute ne estas
homrajta problemo, sed estas problemo pri splitado kaj kontraŭsplitado.
Do, Ĉinio esperas, ke la aŭstralia registaro sufiĉe kaj profunde
konos tion, ne permesos Dalai-lamaon entrepreni splitan aktivadon
en Aŭstralio nek liveros ejon kaj oportunecon por la splita parolado
de Dalai-lamao.
|